Nigra magio

Sorĉbastono.

La nigra magio estas kredo kaj praktiko laŭ kiuj nigra magiisto efike provus submeti la spiritajn entaĵojn aspekte kaj reale diablajn al sia volo, malsame ol la blanka magio kiu, ĉiam laŭ vasta konvinko, kunlabore agus kun la spiritoj eĉ malbonaj kiuj obeigas la magiiston.

“Nigra magio”, pliprecize, estas esprimo de la hýbris greka, aŭ de la volo akiri sciojn kaj povojn superajn al tiuj provizitaj al propra evolua nivelo, pere de prevarikado de la naturaj leĝoj apartenantaj al la universala harmonio.

Laŭ iuj interpretoj, la nigra magio inkluzivas ankaŭ la koncepton pri provo oponi al la taŭga disvolvo de la antaŭvolitaj planoj de Dio por la homaro; en la praktiko, magiisto provus krei ammedion kun la fortaj povoj oponantaj al Dio en akordo kun Satano. Por atingi ĉion tion la magiisto utiligas ritojn kaj aĵojn laŭ la maniero de la kristanaj sakramentoj. Kristanaj ekzorcistoj konstatis ke tiu obseda praktiko aŭ fervora adhero foje produktas verajn malsanajn obsedojn.[1]

Okazas, laŭ esploristoj pri tiu fenomeno, ke la magiistoj kun siaj helpantoj foje altrudas fizikajn kaj sangajn oferojn el siaj adeptoj. Karakterizaj ceremonioj estas la tieldiritaj nigraj mesoj, foje celebritaj kun konsekritaj hostioj ŝtelitaj en preĝejoj.

La nigra koloro, propra de la esprimo de tiu magio, simbole ligiĝas al la mallumo, kontraste kun la blanko de la blanka magio kiu ligiĝas al la lumo.

Personigo de nigra magiisto estas tiu de Landolfo senjoro de Kapuo, ekskomunikita ĝuste pro tiu Diofenda praktiko en la 875 kaj arketipo de Klingsor en la Parsifalo vagneria.

  1. Gabriele Amorth, Un esorcista racconta, Ed. Dehoniane 1991.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search